Pleš
Pleš, hungare Fülekpilis estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
- Areo: 10 km²
- Alto super la marnivelo: 223 m
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 985 31
- Aŭtokodo: LC
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la hungara landolimo. Fiľakovo troviĝas aere 7, voje 19 km-ojn for.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246 en formo "Pelys". Inter 1554-1594 la regiono apartenis al Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 558 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 224 da homoj, (115 hungaroj, 106 slovakoj).
Vidindaĵo [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1830
