Biskupice (distrikto Lučenec)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Biskupice

Biskupice, hungare Fülekpüspöki estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Biskupice situas en la plej griza regiono

Enhavo

[redakti] Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Fiľakovo-Salgótarján. Biskupice preskaŭ kontaktiĝas kun Fiľakovo, kiu troviĝas 2 km-ojn for.

[redakti] Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246, en 1294 la tiama nomo estis "Puspuky". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Inter 1554-1594 la regiono apartenis al la Turka Imperio. Fortikaĵo de Fülek ricevis la akvon de tien laŭ akvodukto. En 1910 loĝis tie 718 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1110 da homoj, (681 hungaroj, 211 slovakoj).

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Ĝemelkomunumo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj