Čierny Potok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čierny Potok situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Čierny Potok, hungare Feketepatak estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. En ambaŭ lingvoj la nomo signifas: nigra rojo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Čierny Potok situas for de ĉefvojo kaj fervojo, sub piedoj de monto 1020 m-ojn alta, laŭ traira vojaĉo. Rimavská Sobota troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la 1-a mondmilito slovakoj fondis 2 proksimajn setlejojn, sed ili ne estis municipoj. Inter 1938-1945 la regiono denove iĝis hungara, kiel slovaka insulo. En 1938 kelkaj hejmenvenis, aliaj restis, sed la hejmenvenintoj revenis en 1945. En 1955 nova vilaĝo fondiĝis el la 2 setlejoj. En 2001 loĝis en Čierny Potok 160 da homoj, (156 slovakoj, 3 hungaroj, unusola ĉeĥo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]