Heľpa
El Vikipedio
Heľpa, hungare Helpa estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 42 km²
- Alto super la marnivelo: 660 m
- Koordinatoj: 48°51′38″N 19°58′10″O / 48.86056°N, 19.96944°OKoordinatoj: 48°51′38″N 19°58′10″O / 48.86056°N, 19.96944°O
- Loĝantaro: 2920
- Poŝtkodo: 976 68
- Aŭtokodo: BR
- Telefonprefikso: 48
[redakti] Situo
Heľpa situas sur malebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nálepkovo-Brezno. La lasta urbo troviĝas 27 km-ojn.
[redakti] Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1549. Pro pesto 615 homoj mortis inter 1709-1711. En 1828 loĝis tie 1608 homoj en 149 domoj. En 1910 loĝis en Helpa 2164 homoj, (2074 slovakoj, 73 hungaroj, 8 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nándorvölgy, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Heľpa 3019 homoj (2973 slovakoj, 14 ciganoj, 3 ĉeĥoj kaj aliaj).
[redakti] Rete
[redakti] Vizitindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1806, en 1895 renovigita
- paroĥo de 1793
- ĉiujara festego pri kantoj kaj dancoj ekde 1963
[redakti] Fontoj
- hungara kaj slovaka Vikipedioj
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com