Banská Štiavnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Banská Štiavnica
hungare: Selmecbánya, germane: Schemnitz
Urbo
Pohľad na staré mesto.JPG
Vido al malnova urbo
Banska Stiavnica CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Banská Štiavnica
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Banská Štiavnica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Montaro Štiavnické vrchy
Memorindaĵo Preĝejo de sankta Katarino
Rivero Štiavnica
Situo Banská Štiavnica
 - alteco 621 m s. m.
 - koordinatoj 48°27′29″N 18°53′47″E  /  48.45806°N, 18.89639°O / 48.45806; 18.89639 (Banská Štiavnica)
Areo 46,368 km² (4 636,8 ha)
Loĝantaro 10 640 (31.12.2007)
Denseco 229,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1156
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 969 01
Telefona antaŭkodo +421-45
Aŭtokodoj BS
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia urbo de Banská Štiavnica kaj Teknika monumento en ties proksimeco
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1993 (#17)
Numero 618
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv, v
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Banská Štiavnica
Retpaĝo: www.banskastiavnica.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Loko de tutmonda heretaĵo
Placo de sankta Triopo, malantaŭe dekstre Preĝejo de sankta Katarino kaj tute malantaŭe maldekstre "Nova fortikaĵo"

Banská Štiavnica (pr: banskaŝtjavnica), esperantigebla kiel Banska-Ŝtjavnico, hungare Selmecbánya, germane Schemnitz estas urbo en Slovakio, en Distrikto Banská Štiavnica (Regiono Banská Bystrica), ĉ. 50 km sudokcidente de Banská Bystrica, en la vala baseno de Štiavnické vrchy (Montoj de Štiavnica) kun montoj altaj 900–1000 m. Ĝi apartenis ĝis 1918 al Hungario, al departemento Hont.

Historio[redakti | redakti fonton]

En pasinteco ĝi estis dank' al signifa minado de arĝento konata ankaŭ kiel arĝenta urbo.

Ĝi estis en la mezepoko kaj ĝis fino de la 19-a jarcento floranta minurbo kaj fama altlerneja centro, post elĉerpiĝo de la minejoj, la loĝantaro malpliiĝis kaj ĝis fino de la 20-a jarcento iĝis mallaŭta urbeto. Ĝian industrion reprezentas ligno- kaj konstrumaterialaj uzinoj, tabakfabriko.

En la ĉirkaŭo minis jam la romianoj; en la mezepoko oni mencias unuafoje la lokon en 1217. En la loko akiris minadan juron la Benedikto-ordeno en la 11-a jarcento kaj komencis ekspluati la riĉajn arĝentajn, orajn, kuprajn, plumbajn trovejojn. Post la mongola invado de Hungario (ĉ. 1245) Adalberto la 4-a setligis tien ministojn el Bavario, Saksio, Flandrio. Li deklaris urbo Banská Štiavnica unua libera reĝa minurbo de Hungario.

Tiutempe estis verkita la jurlibro de la urbo, kiu estas la plej malnova hungara urba leĝaro. La posedrajton de la minejoj akiris – post la riĉaj lokanoj – la trezoro. Banská Štiavnica formis ĝis 1863 striktan komunumon kun la proksimaj minurboj, kun la t.n. sub-hungariaj minurboj.

Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:

La urbo rebatis sukcese kelkajn turkajn atakojn, kaj ŝanĝis en 1549 al evangeliista kredo. Oni fondis en Banská Štiavnica, en 1735 ministan lernejon; el tiu evoluis la unua eŭropa Minada Akademio, kiun igis akademio Maria Terezia. La instituto pligrandigis en 1807 kun hortikultura katedro; en 1919 ĝi trasetlis al Sopron kaj Brno.

La interna urbo de Banská Štiavnica etendiĝas eĉ sur la montodeklivoj, konstruiĝis terase, protektita artobjekto. Al ĝiaj famaĵoj apartenas la Praa kaj Nova fortikaĵo (la antaŭa estas romanik-gotika kirko el la 13-a jarcento, kiun oni trakonstruis en la 16-a jarcento al fortikaĵo; la lasta regas la urbopanoramon kaj konstruiĝis en la 16-a jarcento. El la preĝejoj gravas la plebanio- (13-15-a jarcento), la gotika preĝejo de sankta Katarino (14911501) kaj la copf-stila evangelika (1796) preĝejo. La stratojn ornamas multaj eblaj gotikdevenaj, renesancaj kaj barokaj fasadoj de patriciaj domoj kaj palacoj. La urbo havas minadan muzeon kaj botanikan ĝardenon.

La urbo estas romkatolika pilgrimloko.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbo
Magnify-clip.png
Panoramo de la urbo