Vinica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vinica, hungare Ipolynyék estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš. La vilaĝo estiĝis el vilaĝoj Suba Nyék, Meza Nyék, Supra Nyék, Eklezia Nyék, Nemesnyék kaj Lekinc.

Vinica troviĝas en la plej griza distrikto

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komunumo keltoj kaj aliaj popoloj loĝis. En la hungara nomo Nyék estas hungara tribonomo, verŝajne en 895 ili loĝis tie. La unua mencio devenis el 1135 pri la vilaĝo. Ĝi havis preĝejon en la 13-a jarcento, kiu detruiĝis pro la tatara invado. Poste la komunumo havis famon pri vinkulturo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1759 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hont, kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.

Nun firmao Vinica tutlande famas pri agraraj produktoj. En 2001 loĝis tie 1961 da homoj (1723 hungaroj kaj 228 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika templo el 1846, en 1887 plejparte rekonstruita
  • postbaroka kastelo de Teleki el 1780, poste iĝis klasikisma
  • klasikisma kastelo de Haydin el la 19.j.c.
  • kastelo el la 19.j.c.
  • kapelo el la 18-a j.c.
  • kapelo omaĝe al Dolora Virgpatrino
  • kapelo omaĝe al Sankta Triunuo el 1870
  • kapelo omaĝe al Fatima el 1994
  • baroka monumento pri Nepomuka Sankta Johano el la 18-a j.c.
  • monumento pri Sankta Triunuo el 1903
  • ŝtonoponto el la 17-a j.c.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]