Veľká Ves nad Ipľom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľká Ves nad Ipľom, hungare Ipolynagyfalu, estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš. La slovaka historia nomo estis Falubka.

Veľká Ves nad Ipľom troviĝas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 29 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. En la 6-a jarcento slavoj, en 895 hungaroj alvenis. La unua mencio devenis el 1252 en formo Nogfolu. En 1552 la turkoj okupis la tutan regionon. En la 19-a jarcento sukerofabriko funkciis tie. En 1910 loĝis tie 398 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 430 da homoj, (348 hungaroj, 80 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]