Želovce
El Vikipedio
Želovce, hungare Zsély estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: km²
- Alto super la marnivelo: m
- Loĝantaro: 1310
- Poŝtkodo: 991 06
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 10 km-ojn for.
Historio [redakti]
Pli frue avaroj loĝis tie. En 1910 loĝis tie 920 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1307 da homoj, (1001 slovakoj, 287 hungaroj).
Vidindaĵoj [redakti]
- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario de 1771
- baroka kaj klasikisma kastelo de Zichy (ziĉi) de 1772, nun muzeo
