Gemerský Jablonec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gemerský Jablonec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Gemerský Jablonec (gemerskI ...), hungare Almágy (almAdj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La hungaroj uzas ankaŭ la pli precizan formon Gömöralmágy. La oficialaj slovakoj nomoj estis ekde 1920 Jablonica, ekde 1927 Almáď, ekde 1948 la nuna formo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Gemerský Jablonec situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Rimavská Sobota troviĝas 35 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1275 en formo "Almag". Ekde 1554 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio sed ne senhomiĝis. En 1889 incendio okazis. En 1910 loĝis en Almágy 677 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Almágy apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Gemerský Jablonec 701 da homoj, (629 hungaroj, 61 slovakoj, 6 ciganoj, 3 ukrainoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]