Hodejov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodejov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hodejov, hungare Várgede estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hodejov situas laŭ rojo, laŭ vojo kaj fervojo Jesenské-Fiľakovo. Rimavská Sobota troviĝas 18 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, la suba setlejo nomiĝis "Genech". La husanoj ne povis okupi la fortikaĵon en 1451, nur post jarcento la turkoj, kiuj lasis ĝin ruina. En 1910 loĝis en Várgede 1275 da homoj, (1245 hungaroj, 28 slovakoj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Várgede apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 1-a mondmilito slovakoj alvenis. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj deportiĝis, la restantaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hodejov 1387 da homoj, (891 hungaroj, 351 slovakoj, 134 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]