Nová Ves (distrikto Veľký Krtíš)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
Nová Ves
hungare: Kürtösújfalu
municipo
Oficiala nomo: Nová Ves
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Rivero Krtíš
Situo Nová Ves
 - alteco 164 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 07″ N 19° 21′ 54″ O / 48.16861 °N, 19.36500 °O / 48.16861; 19.36500 (mapo)
Areo 8,4959 km² (849,59 ha)
Loĝantaro 398 (31.12.2011)
Denseco 46,85 loĝ./km²
Unua skribmencio 1473
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 991 05
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj VK
NUTS 516244
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Slovakia)
Portalo pri Slovakio

Nová Ves (hungare Kürtösújfalu [kurtoŝUjfalu]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nová Ves situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1473 laŭ tiama hungara ortografio "Wyfalw". Inter 1544-1593 ĝi apartenis al la Osmana Imperio. Poste pro la oftaj militadoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1828 loĝis tie 439 vilaĝanoj en 53 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kisújfalu, poste ĝi ŝanĝiĝis pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kürtösújfalu 382 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nová Ves 358 homoj, (337 slovakoj).