Skerešovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skerešovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Skerešovo, hungare Szkáros (skAroŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo[redakti | redakti fonton]

Skerešovo situas en valo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1353 en formo "Strasa". En 1910 loĝis en Szkáros 356 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis precipe el Sovetunio. En 2001 loĝis en Skerešovo 248 da homoj, (115 hungaroj, 104 slovakoj, 28 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]