Vrbovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vrbovka, hungare Ipolyvarbó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Vrbovka situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (kiu samtempe estas la hungara landolimo), fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas 17 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1327 en formo "Warbo". Dum la historio la kampoj apartenis al diversaj bienuloj. Ekde 1562 la turkoj havis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 663 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 439 da homoj, (366 hungaroj, 62 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj. La vilaĝo havas hungarlingvan bazan lernejon.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]