Poniky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poniky, hungare Pónik, germane Poinig estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ponická Huta, hungare Pónikkohó apartenas al la municipo.

Poniky situas en la plej griza parto
ISO
Poniky
municipo de Slovakio
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Banská Bystrica
Distrikto Banská Bystrica
Poŝtkodo 976 33
Aŭtokodo BB
Telefonkodo ++421-48-....
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 550 (en 2 007)
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°42′36″N 19°17′24″O  /  48.71°N, 19.29°O / 48.71; 19.29 (Poniky) (mapo)Koordinatoj: 48°42′36″N 19°17′24″O  /  48.71°N, 19.29°O / 48.71; 19.29 (Poniky) (mapo)
Alto 499 m s.m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Poniky (Tero)
Poniky (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Poniky
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poniky [+]
vdr


Situo[redakti | redakti fonton]

Poniky situas laŭ traira flankovojo. Banská Bystrica troviĝas je 13 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1282 en formo "Ponyk". Ekde la 14-a jarcento ĝis 1571 oni minadis oron kaj feron. En 1400 la vilaĝo ricevis urbajn privilegiojn. En 1580, 1663 kaj en 1678 la turkoj, en 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la setlejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 1061 vilaĝanoj en 146 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pónik 1645 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Poniky 1551 homoj, (1510 slovakoj).

Pónikkohó/Ponická Huta[redakti | redakti fonton]

Pónikkohó fondiĝis en la 18-a jarcento apud ferofandejo, kiu funkciis ĝis 1870. En 1885 uzino pri lignosegado ekfunkciis. En 1943 Ponická Huta unuiĝis kun Poniky.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio