Mokrá Lúka
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Mokrá Lúka, hungare Vizesrét (vizeŝrEt), germane Nassewiese estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.
- Areo: 15 km²
- Alto super la marnivelo: 295 m
- Loĝantaro: 530
- Poŝtkodo: 050 01
- Aŭtokodo: RA
- Telefonprefikso: 58
Situo [redakti]
Mokrá Lúka situas laŭ rojo, laŭ vojo kaj fervojo Muráň-Rožňava. Revúca troviĝas 3 km-ojn.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427. En 1910 loĝis en Vizesrét 770 da homoj, (717 slovakoj, 40 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Mokrá Lúka 508 da homoj, (479 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 4 ciganoj, 3 hungaroj, 2 ukrainoj).
