Hnúšťa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hnúšťa
(Hnúšťa-Likier)
hungare: Nyustya, germane: Nusten
urbo
Preĝejo sur placo kun monumento de Ján Francisci-Rimavský
Blazono
Oficiala nomo: Hnúšťa
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Malohont
Montaro Slovaka ercmontaro
Rivero Rimava
Situo Hnúšťa
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 24″ N 19° 57′ 14″ O / 48.57333 °N, 19.95389 °O / 48.57333; 19.95389 (mapo)
Areo 68,048923 km² (6 804,89 ha)
Loĝantaro 7 513 (31.12.2008)
Denseco 110,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1334
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 981 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 514829
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Hnúšťa
Retpaĝo: www.hnusta.sk
Portalo pri Slovakio

Hnúšťa, hungare Nyustya estas urbo en Slovakio en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hnúšťa situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Rimavská Sobota-Brezno. La unua troviĝas 21 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la urbo ĉe orominejo arkeologoj trovis restaĵon de sentinelturo de romianoj. Komence de la hungara erao la loko apartenis al ĉefepiskopejo de Kalocsa. Tie, ĉe la orminejo formiĝis komunumo Rimabánya, kiu iĝis en 1368 libera reĝa urbo. Nyustya formiĝis en la 12-a jarcento, kiam familio Máriássy (mAriAŝi) konstruis kastelon. La unua mencio devenis el 1337. La komunumo ofte suferis pro bataloj de rivalaj reĝoj Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio) kaj Johano la 1-a (Hungario). La luterana religio radikiĝis en 1540. Baldaŭe la orminado retiriĝis, la ferminado ekprosperis. Oni minis ankaŭ magneziton, krome malmulte da plumbon kaj arĝenton. Pro la fondado granda parto de la arboj estis dishakitaj. En 1910 loĝis en la urbo 2025 da homoj, (1042 slovakoj, 885 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al departemento Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat. La urbeto ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1945 la Ruĝa Armeo kune kun partizanoj liberigis la regionon. La urbeto iĝis urbo en 1960. En 2001 loĝis tie 7 557 da homoj, (7 037 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika templo omaĝe al Sankta Kruco el 1802
  • novklasikisma luterana templo el 1808
  • luterana templo en urboparto Haĉo
  • novklasikisma luterana templo el 1875 en urboparto Liker
  • luterana templo en urboparto Baradna
  • fandoforno por fero el erao de Francisko Rákóczi la 2-a

Famuloj[redakti | redakti fonton]