Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ferdinando la 1-a
Ferdinando la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1503 (1503-03-10)
en Alcalá de Henares,  Reĝlando de Kastilio
Morto 25-an de julio 1564 (1564-07-25) (61-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Memorigilo Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Filipo la 1-a vd
Patrino Johana de Kastilio vd
Gefratoj Karlo la 5-a • Eleonoro de Habsburgo • Maria de AŭstrioKatarina de KastilioIzabela de Aŭstrio • Rietje Koane vd
Edz(in)o Anno de Bohemio kaj Hungario vd
Infanoj Johanino de Aŭstrio, Granda Dukino de Toskanio • Karlo la 2-a, arkiduko de Aŭstrio • Barbara, Arkidukino de Aŭstrio • Margareto de Habsburgo • Eleonore of Austria, Duchess Consort of Mantua • Katerino de Aŭstrio • Magdaleno de Aŭstrio • Maria de Habsburgo • Ferdinando la 2-a, Arkiduko de Aŭstrio • Anno de Aŭstrio, Dukino de Bavario • Maksimiliano la 2-a • Elizabeto de Aŭstrio, Reĝino de Pollando • Johano de Habsburgo • Heleno de Aŭstrio • Ursulo de Habsburgo vd
Parencoj Ludoviko la 1-a JogajlidoVladislao la 2-a JogajlidoIzabela Klara Eŭgena de HispanioFerdinando la 3-aFernando la 2-a de AragonoIsabel la 1-aMaksimiliano la 1-aMaria de Burgonjo vd
Profesio
Okupo aristokrato • monarkopolitikisto vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1558-1564
Antaŭulo Karolo la 5-a
Sekvanto Maksimiliano la 2-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1526-1564
Antaŭulo Ludoviko la 1-a
Sekvanto Maksimiliano la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1526-1564
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
(Johano Sigismondo Zápolya)
Sekvanto Maksimiliano la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imperiestro Ferdinando la 1-a de la Sankta Romia Imperio (15261564)

  • li naskiĝis la 10-an de marto de 1503.
  • gepatroj: reĝo Filipo la 1-a de Kastilio kaj Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo germana, lombardia kaj kroatia, arkiduko aŭstria, stiria, karintia, krajna kaj silezia, margrafo moravia kaj luzacia kaj margrafo en Burgau, Bresgau kaj Sungdau, sinjoro de regiono de Voralberko kaj Tridento kaj grafo tirola, gorizia kaj istria.
  • li parolis france, hispane, latine, germane, itale, ĉeĥe kaj hungare.
  • 15031520 li estis edukata en Hispanio, kie li ankaŭ regis certan tempon kiel regento anstataŭ sia frato Karolo en la tempo de lia elekto kiel reĝo romia-germana.
  • 1517 Ferdinando unuafoje renkontiĝis kun sia frato Karolo, kiu la saman jaron transdonis al li Ordenon de ora mantelo.
  • 1519 post morto de sia avo lia frato Karolo transdonis al Ferdinando administradon en la landoj aŭstriaj.
  • la 28-an de aprilo de 1521 Karolo la 5-a destinis la fraton regento en Aŭstrio.
  • 1522 per Brusela Kontrakto Karolo transdonis la aŭstriaj landoj al la frato.
  • la 22-an de julio de 1522 geedziĝo al Anno Jagellono.
  • 15221526 kiel arkiduko aŭstria, karintia, stiria, krajna kaj tirola li komencis regi en tiuj ĉi landoj kaj diligente gvidigi ilin al katolikeco.
  • 1525 li sendis grandegajn kontingentojn de soldataro al sia frato Karolo, kiu poste sukcesis venki francan reĝon Franciskon la 1-an.
  • 1526 naskiĝo de filino Elizabeto (edzo pola reĝo Sigismondo la 2-a Aŭgusto).
  • la 23-an de oktobro de 1526 li estis elektita je ĉeĥa reĝo kiel Ferdinando la 1-a.
  • la 16-an de decembro de 1526 de parto de hungara nobelaro Ferdinando estis elektita kiel reĝo hungara kontraŭ transilvania duko Johano Zápolya, kiu estis elektita unu monato antaŭe. Per tio estis kreita bazo por kreiĝo de ŝtatgrupo, kiu disfalis nur en la jaro 1918. Ĉeĥaj landoj havis en la nove kreita ŝtatgrupo la plej grandan postenon. Ĝis la jaro 1621 la habsburga monarĥio estis persona unio.
  • la 1-an de januaro de 1527 la nova reganto eldonis la t.n. kortegan ordon, kiu estis bazo por kreiĝo de centraj oficejoj en Vieno, kiuj estis kreitaj iom pli malfrue.
  • la 24-an kaj la 25-an de februaro de 1527 okazis en Praga burgo solena kronado de Ferdinando Habsburga kaj Anno Jagellono al la ĉeĥaj regantoj.
  • 1527 en la paso de la jaro Ferdinando konkeris la tutan Hungarujon.
  • la 31-an de julio de 1527 naskiĝo de sekvanto de la trono Maksimiliano.
  • 1528 Johano Zápolya postulis turkan sultanon, por ke li helpu lin, tiu invadis Hungarujon kaj venontjare li staris kun siaj soldataroj antaŭ Vieno. Baldaŭ post tio okazis paco. Bataloj poste daŭrigis inter Ferdinando kaj Johano Zápolya kun alternaj sukcesoj dum kelke da jaroj.
  • la 7-an de junio de 1528 naskiĝo de filino Anno (edzo Albreĥto la 5-a Bavaria).
  • la 14-an de junio de 1529 naskiĝo de filo Ferdinando, pli posta arkiprinco tirola (edzino Filipino Welser).
  • 1531 Ferdinando estis elektita kiel romia-germana reĝo kiel sekvanto de sia frato imperiestro Karolo la 5-a.
  • 1531 naskiĝo de filino Mario (edzo Vilemo el Jülich-Kleve).
  • 1532 post tio, kiam Ferdinando denove komencis akiri superforton, turkoj invadis ĝis Hungarujo la duanfojon rabinte eĉ Stirion, Karintion kaj Kroation. Per Istanbula Paco Hungarujo estis dividita en du partojn, Slovakion, okcidentan Hungarujon kaj Kroation sub la regado de Ferdinando kaj princlandon Transilvanio kaj meza Hungarujo sub la regado de Johano Zápolya. Ambaŭ regantoj lasis por si la titolon de reĝo hungara.
  • 1533 naskiĝo de filino Katerino (edzo Francisko la 3-a Gonzago).
  • 1534 naskiĝo de filino Eleonoro (edzo Vilemo Gonzago).
  • 1538 naskiĝo de filino Barboro (edzo Alfonzo la 2-a Ferrara).
  • la 24-an de februaro de 1538 per Grandvaradina Paco estis konfirmitaj la packondiĉoj de Istanbula Paco.
  • 1540 mortis hungara reĝo kaj transilvania duko Johano Zápolya kaj turkoj invadis en Hungarujon la trian fojon. Ili obsedis la mezan parton de la lando kreinte el ĝi la t.n. paŝaujon budenan. La bataloj poste daŭris pluajn sep jarojn.
  • la 3-an de julio de 1540 naskiĝo de filo Karolo, pli malfrua arkiduko stiria, karintia kaj krajna (edzino Mario Bavaria).
  • 1541 en Prago eksplodis incendio, kiu neniigis Malgrandan Kvartalon de Prago kaj Pragan burgon. Post tio komenciĝis konstrulaboroj en ampleksa renovigo de la Burgo, dum kiuj la reĝo ankaŭ konstruigis somerloĝejon Belvederon por sia edzino Anno, kaj reĝajn ĝardenojn.
  • 1543 Ferdinando komencis alikonstrui burgon en Vieno.
  • 1547 princo Ferdinando, la dunaskita filo de reĝo Ferdinando, fariĝis vicguberniestro en Bohemio.
  • januaro de 1547 naskiĝo de filino Johanino (edzo Francisko el Medici).
  • la 27-an de januaro de 1547 reĝino Anno Jagellono mortis naskinte sian lastan filinon (sume ŝi donis al Ferdinando 14 infanojn) en aĝo de 44 jaroj. Ŝia morto tre tuŝis reĝon Ferdinandon. Li mem poste jam neniam plu edziĝis.
  • la 30-an de januaro de 1547 Ferdinando lasis sepulti la korpon de la mortinta reĝino en katedralo de sankta Vito en Praga burgo.
  • 1547 apostola reĝlando hungara estis definitive dividita por pluaj du jarcentoj. Ferdinando plutenis la ĝisnunan parton, Turkio la mezan parton de la lando kaj la princlandon Transilvanio ricevis Johano Sigismundo Zápolya – filo de la morta reĝo Johano Zápolya.
  • 1547 la ĉeĥa koncilio agnoskis heredan rajton de Anno Jagellono al la ĉeĥa trono, sed ĝi rifuzis starigi soldataron por helpi Karolon la 5-an, la fraton de la reĝo kontraŭ Johano Frederiko Saksia. La reĝo klopodis eldevigi al si armigon de la soldataro, sed la nobelaro kaj precipe urboj ekribelis kontraŭ tio.
  • 1548 Ferdinando punis la urbojn per tio, ke li tre limigis ties potencon kaj li enpraktikigis por ili novajn impostojn.
  • 1555 Ferdinando kiel la romia-germana reĝo fermis en la imperio la t.n. Aŭgsburgan Pacon, laŭ kiu la regiono konfesis tian religion, kian konfesis ties senjoro.
  • 1556 reĝo Ferdinando la 1-a enkondukis en Bohemion jezuitan ordenon (en Hungarujo ĝi estis enpraktikigita nur en la jaro 1561).
  • 1558 Karolo, frato de Ferdinando, rezignis pri la trono kaj li foriris en flankejon de monaĥejo. Pro tio liberiĝis du tronoj. Sur la imperiestran tronon de Germanio kaj norda Italio surtroniĝis Ferdinando, ĝisnuna reĝo ĉeĥa, hungara kaj germana. Sur la alian, reĝan tronon de Hispanio kaj suda Italio (regionoj de Napolo kaj Sicilio – ili apartenis al la hispana krono), kie Karolo regis kiel Karolo la 1-a Hispana, surtroniĝis lia filo Filipo la 2-a.
  • la 5-an de septembro de 1561 Ferdinando realigis, por ke post unu jarcento denove praga ĉefepiskopo eksidu sur la sidlokon. Tio estis Antonín Prus el Mohelnice.
  • 1561 en Bohemio estis enpraktikigita sistemo de ormonero (1 ormonero = 60 krejcaroj).
  • 1562 ĉeĥa naturscienculo Tadeáš Hájek el Hájek eldonis natursciencan herbarion.
  • la 25-an de julio de 1564 imperiestro kaj reĝo Ferdinando la 1-a mortis en aĝo de 61 jaroj. Laŭ sia deziro li estis sepultita en katedralo de sankta Vito apud sia edzino. (Pli malfrue estis konstruita por ili maŭzoleo.)