Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksimiliano la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1527 (1527-07-31)
en Vieno
Morto 12-an de oktobro 1576 (1576-10-12) (49-jaraĝa)
en Regensburg
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco arkiduklando Aŭstrio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Ferdinando la 1-a vd
Patrino Anno de Bohemio kaj Hungario vd
Gefratoj Elizabeto de Aŭstrio, Reĝino de Pollando • Katerino de Aŭstrio • Barbara, Arkidukino de Aŭstrio • Maria de Habsburgo • Eleonore of Austria, Duchess Consort of Mantua • Johanino de Aŭstrio, Granda Dukino de Toskanio • Margareto de Habsburgo • Heleno de Aŭstrio • Magdaleno de Aŭstrio • Anno de Aŭstrio, Dukino de Bavario • Karlo la 2-a, arkiduko de Aŭstrio • Ferdinando la 2-a, Arkiduko de Aŭstrio • Johano de Habsburgo vd
Edz(in)o Maria de Aŭstrio vd
Infanoj Anna de AŭstrioRudolfo la 2-a • Ernesto de Aŭstrio • Elizabeto de Aŭstrio • Matiaso la 1-a • Maksimiliano la 3-a de Aŭstrio • Alberto la 7-a de Aŭstrio • Venceslao de Aŭstrio • Margareto de Aŭstrio • Ferdinand von Habsburg • Marie von Habsburg • Friedrich von Habsburg • Marie von Habsburg • Karl von Habsburg • Eleonore Erzherzogin von Österreich • Helena Scharseg vd
Parencoj Izabela Klara Eŭgena de HispanioFilipo la 2-a vd
Profesio
Okupo imperiestro vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1564-1576
Antaŭulo Ferdinando la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a
Reĝo de Bohemio
Maksimiliano la 1-a
Dum 1564-1576
Antaŭulo Ferdinando la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1564-1576
Antaŭulo Ferdinando la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Imperiestro Maksimilian la 2-a

Maksimiliano la 2-a (naskiĝis la 31-an de julio 1527, mortis la 12-an de oktobro 1576) de la Habsburga dinastio estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Bohemio (kiel "Maksimiliano la 1-a") kaj Hungario de 1564 ĝis 1576.

Biografia skizo[redakti | redakti fonton]

  • li naskiĝis la 31-an de junio de 1527.
  • gepatroj: imperiestro Ferdinando la 1-a kaj Anno Jagellono.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj apostola reĝo hungara, reĝo germana, slovena, kroatia, lombardia kaj pola, arkiduko aŭstria kaj duko silezia, margrafo moravia kaj lusatia.
  • li parolis latine, germane, hispane, hungare, ĉeĥe, itale kaj france.
  • 15271547 li estis edukata en viena kortego.
  • 1546 li fariĝis kavaliro de Ordeno de ora mantelo.
  • printempo de 1548 Maksimiliano kiel kronprinco de ĉedanuba ŝtatgrupo forveturis al sia hispanaj parencoj.
  • la 13-an de septembro de 1548 en Valadolido okazis geedziĝo de princo Maksimiliano Habsburga al lia nevino Mario Hispana. Karolo la 5-a poste donis al Maksimiliano titolon de la hispana vicreĝo kaj li forveturis kun sia filo infanto Filipo ĝis Nederlando, kiu estis parto de la hispana imperio.
  • aprilo de 1549 Maksimiliano estis akceptita kiel estonta ĉeĥa reganto kaj oni agnoskis al li titolo ĉeĥa reĝo.
  • la 2-an de novembro de 1549 naskiĝo de filino Anno (edzo Filipo la 2-a Hispana).
  • 1550 Karolo la 5-a interrompis interkonsentojn, kiujn li havis kun la frato kaj Ferdinando tuj revokis Maksimilianon el Hispanio. (Post Karolo aŭstriaj Habsburgoj estis surtroniĝontaj sur la imperiestran tronon, sed Karolo volis realigi sian filon Filipon.)
  • 1550 naskiĝo de filo Ferdinando (li mortis la saman jaron).
  • 1551 Maksimiliano forveturis denove Hispanion, por ke li ĉifoje forveturigu la familion la patrujon.
  • la 7-an de majo de 1552 ili estas alveturantaj Vienon.
  • la 18-an de februaro de 1552 naskiĝo de filo Rudolfo (estonta imperiestro).
  • la 15-an de aŭgusto de 1553 naskiĝo de filo Ernesto.
  • 1554 naskiĝo de filino Elizabeto (edzo Karolo la 9-a Franca).
  • 1555 naskiĝo de filino Marketo (ŝi aniĝis en monaĥinejon).
  • 1557 naskiĝo de filo Matiaso (estonta imperiestro).
  • 1558 naskiĝo de filo Maksimiliano.
  • 1559 naskiĝo de filo Albreĥto.
  • 1561 naskiĝo de filo Venceslao.
  • la 20-an de septembro de 1562 en Prago okazis kronado de Maksimiliano por ĉeĥa reĝo.
  • 1562 en Frankfurto ĉe Majno li estis kronita kiel imperiestro Maksimiliano la 2-a.
  • 1563 en Preŝpurko okazis kronado por reĝo hungara.
  • 1564 post morto de la patro li surtroniĝis. En Bohemio, Aŭstrio kaj Hungarujo kiel Maksimiliano la 1-a kaj en la imperio kiel imperiestro Maksimiliano la 2-a.
  • 1568 naskiĝo de filino Eleonoro.
  • 1571 en Bohemio eldonis Johano Blahoslao La gramatikon ĉeĥan.
  • 1572 post morto de la lasta Jagellido Sigismondo la 2-a provis realigi elekton de sia duanaskita filo Ernesto al pola reĝa trono, sed kiel nova pola reĝo estis elektita Henriko el Valois, frato de la franca reĝo Karlo la 9-a.
  • 1573 Maksimiliano fondis en Olomouc universitaton.
  • la 19-an de februaro de 1575 post kelke da jaroj de prokrasto li alveturis Bohemion. Maksimiliano bezonis nome realigi elekton de sia filo Rudolfo kiel estonta ĉeĥa reĝo. Krom tio li bezonis elekti novajn impostojn, por ke li povu partopagi ŝuldojn, kiuj tiutempe atingis sep milionojn da ormoneroj. Nobelaro volontis helpi lin, sed sub kondiĉo, ke ĉio estos traktita en la landa koncilio, kie ili volis prezenti ankaŭ demandon de religia libereco. Sed Maksimiliano obstine defendis sin al debato pri permeso de la religiaj liberecoj, kaj tial li intence ne partoprenis la landajn konciliojn, kio gvidis al granda malemo de ĉeĥoj.
  • aprilo de 1575 Maksimiliano forveturis Dresdenon al saksia princo-elektisto, por ke li traktu kun li pri la elekto de Rudolfo kiel imperiestro.
  • 1575 la ĉeĥa nobelaro postulis la reĝon, por ke li eldonu la t.n. konfesion, kiu certigus la religiajn liberecojn. Maksimiliano estis en ekleziaj aferoj tre modera, sed kiel imperiestro li ne povis permesi al si tion, li promesis sole buŝan destinon de la konfesio kaj ties respektadon, kun kio la nobelaro fine konsentis.
  • la 12-an de decembro de 1575 dum nova elektado por la pola reĝo Maksimiliano estis elektita kiel la pola reĝo kontraŭ transilvania duko Stefano Báthory. Sed ĉefa batalo inter ambaŭ kontraŭuloj estis okazonta nur venontjare. La batalo estis fine venka por Stefano Báthory, kiu eluzis tion, ke imperiestron Maksimilianon trafis kormalsano kaj neniu sciis, ĉu li entute supervivos ĝin. Stefano Báthory fariĝis en majo de 1576 la pola reĝo kaj Maksimiliano Habsburga tial estis la pola reĝo nur duonjaron.
  • la 1-an de junio de 1576 Maksimiliano forveturis al imperia dieto ĝis Regensburgo, sed li ne estis ankoraŭ tute en ordo, kio kaŭzis lian morton.
  • la 10-an de oktobro de 1576 Rudolfo alveturis Regensburgon finiginte la koncilion anstataŭ la mortanta patro.
  • la 12-an de oktobro de 1576 Maksimiliano la 2-a Habsburga mortis.
  • la 22-an de marto de 1577 Maksimiliano estis solene sepultita en katedralo de sankta Vito en Praga burgo. Maksimiliano ĉi tie lasis konstrui malgrandan maŭzoleon por siaj gepatroj kaj por si.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]