Praga burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prago kun Praga burgo
Magnify-clip.png
Prago kun Praga burgo
Praga burgo
Praga burgo, la historia sidejo de la ĉeĥaj reĝoj
Praga burgo, la historia sidejo de la ĉeĥaj reĝoj
Geografiaj informoj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Geografia situo 50° 5′ 26″ N, 14° 23′ 59″ O50.09055555555614.39975Koordinatoj: 50° 5′ 26″ N, 14° 23′ 59″ O
Praga burgo (Ĉeĥio)
DEC
Praga burgo
Situo de Praga burgo
Bazaj informoj
Konstruita 9-a jarcento
Konstrumaterialo Ŝtono
Devena posedanto Ĉeĥa reĝlando
Nuntempa posedanto Ĉefurbo Prago, Ĉeĥa respubliko
Retadreso Oficialaj paĝoj de Burgo
v  d  r
Information icon.svg


Praga burgo estas ekde la plej malnova historio de Prago simbolo ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta nacio. Kun kelkaj esceptoj ĝi estis sidejo de la ĉeĥaj regantoj kaj centro de politika agado. Onidire kun sia longeco 570 m ĝi estas la plej longa burgo en la mondo.

Devena přemyslida burgejo estis neniel pli granda ol la hodiaŭa areo de la burgo. Krom okcidenta flanko ĝi estis ĉirkaŭita de krutaj deklivoj kaj en nordo, en la loko de Cerva fosaĵo (Jelení příkop), eĉ fluis rojo. En okcidenta flanko, inter nuna placo en Hradčany kaj la unua burga kortego, pro defendkaŭzoj oni elfosis fosaĵon 30 m profunda kaj 24 m larĝa, trans kiu kondukis ponto ĝis la ĉefa pordego. Malgraŭ tio ĉirkaŭ la burgo estis lignaj remparoj en argilaj glacisoj kaj kelke da gardturoj, el kiu tri servis ankaŭ kiel pordegoj. Inter la okcidenta kaj la orienta pordegoj kondukis pavimita vojo. La unuaj ŝtonkonstruaĵoj estis rotondo de sankta Vito, baziliko de sankta Georgo kun monaĥejo, episkopa domo kun kapelo de sankta Moriso kaj preĝejeto de Virgulino Mario. Princa palaco kaj fostodomoj por servistaro estis dum lignaj.

Dum princo Vratislav la 2-a kiel rezidejon de la reganto validigas por mallonga tempo kastelon Vyšehrad, spite al tio oni faras en „Praga burgo“ konstrureguligojn. La lignan fortikaĵon anstataŭas ŝtona kun tri pordegoj: oriente Nigra turo, okcidente Blanka turo kaj kiel flanka enirejo servis Suda turo. Ĉirkaŭ la jaro 1060 la rotondo de sankta Vito estis detruita kaj en ties loko konstruita baziliko, antaŭulo de katedralo. Trinava romana templo el blanka marno estis 70 m longa kaj por tiama tempo en ĉeĥaj landoj tute nevidita. La preĝejo de sankta Georgo plinombriĝis je du turoj kaj la ligna palaco estas anstataŭigita per masonita.

Reĝo Přemysl Otakar la 2-a estis siatempe unu el la plej estimataj regantoj de Eŭropo. Respondis al tio ankaŭ liaj alikonstruoj en la Burgo. Dum la unuaj jaroj de sia regado li koncentris sin al pliperfektigado de la fortikaĵoj, precipe de tiu plej sentema okcidenta flanko, kie la fosaĵoj estis plilarĝigitaj kaj la enirejo en la Nigra turo nuligita. Li igis alikonstrui la reĝan palacon por bezonoj de reprezentado kaj loĝado.

Gotika prospero daŭras dum Lucemburk-anoj. En la jaro 1344 Karolo la 4-a, tiam ankoraŭ princo kaj margrafo moravia, metas, kun longtempa amiko Arnošt z Pardubic kaj kun sia patro Johano de Luksemburgio, fundamentan ŝtonon de katedralo de sankta Vito en konekso de avancigo de la praga episkopejo je ĉefepiskopejo. Ĉefaj arkitektoj estis Matyáš z Arrasu kaj pli malfrue Petr Parléř. Tio estas trinava katedralo kun transepto, ĉirkaŭirejo kaj girlando de la kapelo. Kapelo de sankta Václav (Venceslao), konstruita super lia tombo, estas la plej signifa el ili. Granda aŭ ankaŭ Sonorila turo 109 m alta estis fondita de Parléř, sed finita ĝi estis nur en la jaro 1554 kaj en la jaro 1770 ĝi estis provizita per baroka volbo. La okcidenta parto, fronto kun okdekmetraj turoj, estis alkonstruita en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj laŭ projekto de Josef Mocker. Post lia morto en 1899 transprenis gvidadon Josip Plečnik. La katedralo estis finita en la jaro 1929. Ĝi servas interalie kiel trezorejo de la ĉeĥaj kronadjuveloj, maŭzoleo de la reĝoj kaj galerio de iliaj skulptistaj kaj pentristaj portretoj.

Panoramo de la Burgo nokte
Magnify-clip.png
Panoramo de la Burgo nokte