Arnošt z Pardubic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ArnostPardubice vitraz.jpg

Arnošt z Pardubic (naskiĝis la 25-an de marto 1297 – mortis la 30-an de junio 1364 en Roudnice nad Labem) estis la lasta praga episkopo (13431344) kaj samtempe la unua ĉeĥa ĉefepiskopo (13441364).

Li devenis el la nobela familio de grandsinjoroj el Pardubice. Li estis filo de Arnošt z Hostinné, reĝa burgravo en Klodsko (Pollando). Dum 14 jaroj li studis en Italio en universitatoj en Bolonjo kaj Padovo, kie i.a. li konatiĝis kun posta imperiestro Karolo la 4-a, kies proksima amiko kaj grava politika konsilanto li fariĝis.

Li estis konata kiel klera homo, bona oratoro, modela pastro kaj virta kaj modesta viro. Li meritis i.a. pri fondo de Universitato de Karolo en 1348 (la plej malnova en Mezeŭropo) kaj de pluraj preĝejoj, monaĥejoj (en Jaroměř, Rokycany, Sadská), malsanulejoj (en Příbram kaj Český Brod), sed ankaŭ fiŝlagoj ktp.

tombostatuo de Arnošt z Pardubic en Klodsko

Li estas entombigita en Klodsko en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zdeňka Hledíková - Jana Zachová: Život Arnošta z Pardubic podle Valentina Krautwalda. Pardubice 1997. ISBN 80-86046-25-7
  • Vilém z Hasenburka: Vita venerabilis Arnesti primi archiepiscopi ecclesie Pragensis / Život ctihodného Arnošta, prvniho arcibiskupa kostele pražskeho (en latina kaj ĉeĥa lingvoj). Praha: Česká křesťanská akademie, 1994. ISBN 80-85795-12-4

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]