Katarina de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:1507 katharina.jpg
Arkidukino Katarina de Habsburgo, la onta reĝedzino de Portugalio

Princino Katarina de Kastilio, ankaŭ nomata Katarina de HispanioKatarina de Aŭstrio (n. la 14-an de januaro 1507 en Torquemada; m. la 12-an de januaro 1578 en Lisbono) estis arkidukino de Aŭstrio kaj princino de Hispanio el la dinastio Habsburgo. De 1525 ĝis 1557 ŝi estis regedzxino de Portugalio.

Katarina estis filino de Filipo la Bela de Kastilio kaj Johana "la Freneza" kaj fratino de la imperiestro Karlo la 5-a.

En 1525 Katarina edziniĝis kun reĝo Johano la 3-a kaj iĝis tiel, ĝis lia morto en 1557, reĝino de Portugalio. De 1557 ĝis 1568 ŝi estis regento, kune kun sia bofrato kaj posta reĝo Henriko la 1-a, por sia neplenaĝa nepo Sebastiano la 1-a.