Arkiduko
El Vikipedio
Arkiduko (aŭ foje ĉefduko), germane Erzherzog, latine archidux, estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo. Ĝi estis uzata de membroj de la dinastio Habsburgo – unue ĉiuj habsburgaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, kaj poste ĉiuj imperiestroj de Aŭstrio, kaj krome ĝis 1919 ĉiuj princoj de la dinastioj Habsburgo kaj Habsburgo-Loreno havis la titolon arkiduko.