Izabela de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Izabela de Aŭstrio, reĝino de Danio

Izabela de Aŭstrio (ankaŭ konata kiel IzabelaElizabeta de Burgundiode Kastilio; naskiĝinta la 18-an de julio 1501 en Gent, mortinta la 19-an de januaro 1526 samloke), de dinastio Habsburgo, estis reĝino de Danio kaj Norvegio pro edziniĝo al Kristiano la 2-a de Danio.

Izabela estis filino de Filipo la Bela de Kastilio kaj Johana "la Freneza" kaj fratino de la imperiestro Karlo la 5-a, denaske arkidukino de Aŭstrio, infantino de Hispanio kaj princino de Burgundio.