Šumiac
Šumiac, hungare Királyhegyalja [kirAjhedjalja] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1889 la oficiala hungara loknomo estis Sumjácz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 82 km²
- Alto super la marnivelo: 841 m
- Koordinatoj: 48°50′25″N 20°07′46″O / 48.84028°N, 20.12944°OKoordinatoj: 48°50′25″N 20°07′46″O / 48.84028°N, 20.12944°O
- Loĝantaro: 1360
- Poŝtkodo: 976 61
- Aŭtokodo: BR
- Telefonprefikso: 48
[redakti] Situo
Šumiac situas en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo. Brezno troviĝas 40 km-ojn. Vilaĝeto apartenas al la municipo.
[redakti] Historio
Paŝtistoj fondis la vilaĝon en la 15-a jarcento, kiun la turkoj bruldetruis en 1548. En la 17-a jarcento vitrofarejo kaj lignosegejo funkciis. Baldaŭe la loĝantoj okupiĝis pri farado de karbetoj. En 1828 vivis tie en 158 domoj 1846 homoj. En 1898 incendio okazis. En 1910 loĝis en Királyhegyalja 2558 homoj, (2245 slovakoj, 273 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nándorvölgy, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Šumiac 1479 homoj (1228 slovakoj, 242 ciganoj, 4 ĉeĥoj kaj aliaj).
[redakti] Vidindaĵoj
- preĝejo de 1775
- paroĥo de 1778
- Klasikisma kapelo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 1823
- kapelo kun Sankta Fonto
[redakti] Rete
[redakti] Fontoj
- hungara Vikipedio
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com