Muránska Zdychava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muránska Zdychava troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Muránska Zdychava (murAnska zdihava), hungare Kakasalja (kakaŝalja) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Murány-Zdichava, poste la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon pro la hungariga politiko.

Situo[redakti | redakti fonton]

Muránska Zdychava situas sub monto 529 m-ojn alta, fine de sakovojo. Revúca troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento setlejo nomata "Lehota" fondiĝis. La unua mencio devenis el 1427. La kampoj komence apartenis al fortikaĵo de Muráň. Baldaŭe oni venigis rumanajn paŝtistojn, sekve la komunumo ricevis novan nomon Olachfaw (=vilaĝo de rumanoj). En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1556 kaj en 1584 la turkoj detruis la vilaĝon. Oni nombris en 1787 57 domojn kaj 498 homojn, en 1828 61 domojn kaj 606 homojn. En 1910 loĝis en Kakasalja 611 da homoj, (601 slovakoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Muránska Zdychava 297 da homoj, (289 slovakoj, 2 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]