Mučín
| Mučín | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banská Bystrica | |
| Distrikto | Lučenec | |
| Poŝtkodo | 985 31 | |
| Aŭtokodo | LC | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-47-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 722 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
48°14′40″N 19°42′00″O / 48.24444°N, 19.7°OKoordinatoj: 48°14′40″N 19°42′00″O / 48.24444°N, 19.7°O | |
| Alto | 189 m s.m. | |
| Areo | 12 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Mučín, hungare Mucsény [muĉEnj] aŭ Mucsiny, germane Motschin estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Mučín situas en valo laŭ dekstra bordo de Ipeľ (kiu estas ankaŭ la hungara landlimo), laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 10 km-oj.
Historio[redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Mwszink". En la 16-a jarcento ĝi detruiĝis kaj senhoniĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. En 1828 loĝis tie 219 vilaĝanoj en 34 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mucsény 559 homoj, (544hungaroj, 5 slovakoj, 4 germanoj kaj 6 aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Mucsény rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 partizanoj bataladis tie. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Mučín apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 688 homoj, (458 slovakoj, 202 hungaroj, 23 ciganoj, 3 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj[redakti]
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
- romkatolika kapelo omaĝe al Naskiĝo Dipatrino de 1966
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio