Kremnica
| Kremnica | ||
| hungare: Körmöcbánya, germane: Kremnitz | ||
| Urbo | ||
|
Kremnica vintre
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Kremnica | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
| Distrikto | Distrikto Žiar nad Hronom | |
| Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando | |
| Parto de | Tekov | |
| Montaro | Kremnické vrchy | |
| Situo | Kremnica | |
| - alteco | 550 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°41′59″N 18°54′57″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.69972 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.69972°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 43,134 km² (4 313,4 ha) | |
| Loĝantaro | 5 558 (01.01.2007) | |
| Unua skribmencio | 1328 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 967 XX | |
| Telefona antaŭkodo | +421-45 | |
| Aŭtokodoj | ZH | |
| NUTS | 516970 | |
| Privilegio | Libera reĝa urbo | |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
|
||
| Retpaĝo: www.kremnica.sk | ||
Kremnica (hungare Körmöcbánya germane Kremnitz) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.
Enhavo |
Situo [redakti]
La urbo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Žiar nad Hronom-Martin.
Historio [redakti]
Germanoj fondis la komunumon en la 12-a jarcento, kiu iĝis privilegia urbo en 1328, ĉar la loko iĝis elstara minejo de oro.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono:
La husanoj okupis kaj prirabis la urbon en 1433. Johano Hunyadi vane sieĝis ĝin en 1449. Okazis pacopakto en 1462, sekve Matiaso la 1-a reakiris la regionon. Incendio okazis en 1560. La urbo omaĝis al Stefano Bocskay en 1605 kaj poste al Gabrielo Bethlen. Dum la kontraŭturkaj bataloj la urbo havis fortajn murojn, la turkoj ne povis akiri la burgon. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Granda parto de la burgo dezertiĝis en 1872.
En 1910 en la urbo loĝis 4515 da loĝantoj (1514 germanoj, 1501 hungaroj, 1482 slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars, en distrikto de Žiar nad Hronom. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ankaŭ la germanoj estis deportitaj al Germanio. En la socialismo urbo malgraviĝis. En 2002 loĝis en la urbo 5800 da homoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Katarino kun duoblaj defendomuroj de 1465, en 1885 renovigita
- restaĵoj de la fortikaĵo kun turo kaj pordego
- pilgrimeja preĝejo el la 13-a jarcento, interne kapelo nomata Loretto de 1750
- ronda fortikaĵa preĝejo omaĝe al Sankta Andreo el la 13-a j.c.
- monfarejo de 1450
- muzeo pri minado kaj monerfarado
Partneraj urboj [redakti]
Kutná Hora, Ĉeĥio
Nový Jičín, Ĉeĥio
Várpalota, Hungario
Šurany, Slovakio
Herbolzheim, Germanio
Fidenza, Italio
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||