Andocs
El Vikipedio
Andocs [andoĉ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Tab.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.6491/17.924
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 1190
- Poŝtkodo: 8675
- Telefonprefikso: 84
[redakti] Situo
Andocs situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Tab troviĝas 18, Balatonföldvár 28, Balatonboglár 30 km-ojn.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1337, havanta paroĥon. Dum la turka erao la vilaĝo apenaŭ estis loĝata, sed la mezepoka statuo pri Dipatrino (Maria) restis netuŝita. Tiu faris la lokon fama pilgrimloko ekde la 17-a jarcento. Estas kutimo vestigi la statuon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika, parte mezepoka preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1747
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario
- kolektaĵo de preskaŭ 300 vestoj de la statuo
- monumento de falintoj dum la mondomilitoj
- 2 fiŝkaptistaj lagoj