Rakamaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ponto inter Tokaj kaj Rakamaz

Rakamaz estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Tiszavasvári.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rakamaz situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Miskolc, kontraŭe troviĝas Tokaj kaj Bodrog.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata jam en la neolitiko. La komunumo estis unuafoje menciita jam en dokumento el 1067. Rakamaz estas trafika krucpunkto kaj grava trapasejo trans rivero Tiso. Antaŭ jarcentoj oni tie transportis la vinojn de Tokaj. Dum la turka erao la komunumo senhomiĝis, poste ŝvaboj refondis ĝin. En 1854 Elizabeta Habsburga reĝino vizitis la setlejon, pri tio memoras obelisko. En 1888 okazis granda inundo. Rakamaz iĝis urbo en 2000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]