Kisvárda
Kisvárda (kiŝvArda) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Kisvárda, kies centro estas. En la nomo troviĝas vár (=fortikaĵo), kis signifas malgranda kaj faras diferencon de Nagyvárad (= granda fortikaĵo).
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 17700
- Poŝtkodo: 4600
- Telefonprefikso: 45
Situo [redakti]
Kisvárda situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Ĝi situas 40 km nordoriente de Nyíregyháza, 22 km de Záhony, hungara-ukraina limpasejo.
Historio [redakti]
En 1085 tie venkis Ladislao la 1-a (Hungario) la kumanojn. La urba fortikaĵo estis konstruita sur sekura insulo en la marĉo. Tie kaj en la kulturcentro de la urbo okazas hodiaŭ la festivalo de la eksterlandaj hungaraj teatroj. Kisvárda iĝis urbo jam en 1421, iam estis departementejo de Szabolcs kaj iam estis distriktejo.
Kisvárda graviĝis post la reguligo de Tiso en la 19-a jarcento kaj konstruo de la fervoja linio en 1873. Tiam setlis tie granda nombro de judoj, el kiuj 3800 mortis en 1944 en la holokaŭsto. En la iama sinagogo nun funkcias la Rétközi Múzeum.
La komunumo rericevis la urborangon en 1970.
En la urbo funkcias plasta, alkoholaĵa, kortobirdo-prilabora fabrikoj, fabriko de Tungsram. La urbo havas terpom-plibonigan esploran instituton, termalbanejon, rajd-lernejon.
Oni profitas mineralakvon "Mistral".
Vidindaĵoj [redakti]
- Fortikaĵo.
- La romkatolika Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kisvárda)
konstruiĝis onidire en 1082, en 1435 ĝi pligrandiĝis, en 1806 trakonstruiĝis, la turo estas 27 m-ojn alta.
- La kalvinana preĝejo en 1896 konstruiĝis.
- Sinagogo (Kisvárda).
Famuloj [redakti]
En Kisvárda naskiĝis kuracisto József Frigyesi.
Ĝemelurboj [redakti]
Târgu Secuiesc, Rumanio
Hildburghausen, Germanio
Prien am Chiemsee, Germanio
Karmiel, Izraelo
Kráľovský Chlmec, Slovakio
Strzyzow, Pollando
Mukaĉeve, Ukrainio