Endre Somogyi (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Somogyi
Persona informo
Naskonomo Schwartz Endre
Naskiĝo 26-an de februaro 1922 (1922-02-26)
en Kisvárda
Morto 9-an de marto 2006 (2006-03-09) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Endre Somogyi [ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Endre estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto.

Endre Somogyi[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1922 en Kisvárda, li mortis la 9-an de marto 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Somogyi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1940, poste li ne povis studi pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li lernis la metion tornisto kaj li laboris en fabriko. Dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, poste li estis deportita al Gunskirchen. Hejmenveninta en 1945 li ekstudis kaj akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1952. Post la diplomo li laboris en juĝeja medicina instituto, kie li restis ĝis la pensiuliĝo. Intertempe en 1955 li akiris 2 medicinajn fakdiplomojn. En tiu longa periodo li estis konstanta ekspertizisto en la juĝejo. Li estis lektoro en 1958, poste docento, ekde 1969 profesoro ĝis la emeritiĝo en 1992. Li kandidatiĝis en 1959, doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis rektoro inter 1985-1991, pli frue vicrektoro (1979-1985). Li ricevis premiojn inter 1973-1995. Li edziĝis en 1949.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Igazságügyi Orvostan alapjai (1982, resume sesfoje eldonita, studenta lernolibro)
  • Tévedések és hibák az orvosi gyakorlatban (libro, 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]