István Radó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Radó
Persona informo
Naskonomo Radó István
Naskiĝo la  10-an de julio 1891(nun 1891-07-10)
en Hungario Kisvárda (Hungario)
Morto la 12-an de aŭgusto 1972
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo film journalist • production manager • filmproduktoro • dramaturgo
vdr

István RADÓ [iŝtvAn radO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radó István estis hungara ĵurnalisto (pioniro pri filmaj kritikoj en Hungario), dramaturgo. Lia pseŭdonimo estis Jekisziel Zise.

István Radó [1] naskiĝis la 10-an de julio 1891 en Kisvárda, li mortis la 12-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Radó devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed jam dum la studentaj jaroj li ĵurnaladis. Post la diplomo li daŭris la ĵurnaladon en diversaj gazetoj, en 1911 li estis unu el la fondintoj de filma revuo. En 1916 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li partoprenis en ŝtatiĝo de la hungara filma industrio, tial post falo de la respubliko li estis deportita (ne longe). En 1920 li denove kontribuis pri filmoj, iom poste li havis postenon en la hungara filmklubo. Tiutempe li redaktis aŭ eldonis plurajn eldonaĵojn pri filmoj, aparte menciindas la unua filma leksikono kaj juda leksikono. Inter 1927-1940 li estis dramaturgo de hungara filio de Metro-Goldwyn-Mayer, sed kelkajn jarojn li havis ankaŭ filman entreprenon. En 1941 li estis deportita. Post la 2-a mondmilito li tuj aranĝis sindikaton por filmistoj. Spite tiujn agojn en 1948 li estis forigita el la filma vivo.

Elektitaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Mesélés (1912) - novelaro
  • Hindenburg (1916) - biografio
  • A 25 éves mozi - A magyar kinematográfia negyedszázados története (1920) kunredaktoro
  • Egy filmdramaturg emlékiratai (1970) - memuaro, manuskripto
  • Nem élhetek muzsikaszó nélkül (1935) - komponisto de la filmo
  • Úrilány szobát keres (1937) - kunproduktoro de la filmo
  • Álomsárkány (1938-39) - produktoro
  • pluraj filmaj artikoloj kaj eldonaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.