Nagykálló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagykálló (nadjkAlO) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Nagykálló, kies centro estas.

Blazono de Nagykálló
Panoramo de Nagykálló

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagykálló situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nyírbátor-Nyíregyháza. La lasta urbo troviĝas je 14 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estas loĝata ekde la Arpad-epoko, unuafoje menciis ĝin dokumentoj en 1274. La komunumo ricevis rangon de kampurbo en 1315, la komerco, metia industrio forte evoluis. En la 15-a jarcento, ĝi estis plej loĝata komunumo de departemento Szabolcs kaj estis departementejo ĝis 1876.

Oni konstruis tie fortikaĵon dum la turka epoko de Hungario, kiu iĝis limfortikaĵo en 1574. Oni setligis tie en 1606 nobeligitajn hajdukojn partoprenintojn de la Bocskai-liberecbatalo. Je ordono de la Ferenc Rákóczi la 2-a, oni detruis la fortikaĵon en 1709.

La kampurbo iĝis en 1747 departementejo de Szabolcs, sed la evoluo de la komunumo rompis en la 19-a jarcento, ĉar la landaj fervojaj linioj ne tuŝis la kamparan urbon kaj la administraj reformoj de 1876 igis departementejo Nyíregyháza. Nagykálló iĝis distriktejo kaj povis reakiri la urban rangon nur en 1989.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo (1783)
  • grekkatolika preĝejo
  • kalvinana preĝejo de 1867, la turo estas 60 m-ojn alta
  • copfa iama departementa domo (hodiaŭ Instituto por Mense kaj Nerve Malsanuloj)
  • Memordomo de Frigyes Korányi

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Nagykálló naskiĝis verkisto György Lőrinczy kaj ĉefkuracisto Frigyes Korányi.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]