Baktalórántháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Baktalórántháza (baktalOrAnthAza) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Baktalórántháza, kies centro estas. Bakta ne havas sencon, Lóránt estas malofta hungara nomo, háza signifas domo.

Kastelo de Dégendeld en Baktalórántháza

Ĝi situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Nyíregyháza kaj Vásárosnamény, 25 km oriente de Nyíregyháza. La komunumo estiĝis per kunfando de Nyírbakta kaj Lórántháza en 1932.

La apartaj komunumoj havis plej ofte la samajn posedantojn (familio Bethlen, poste Károlyi, poste Dégenfeld (ĝis 1945)). Ĉar la komunumoj havis favoran geografian situon kaj la fervoja linio Nyíregyháza-Vásárosnamény estis konstruita apud li, la industrio kaj agrikulturo rapide evoluis. Oni fondis alkoholaĵan fabrikon, konstruis bovajn stalojn, abelujaron komence de la 20-a jc., funkciis tie akva kaj seka muelejo fine de la 19-a jc..

La komunumo estis distriktejo en Szabolcs kaj iĝis urbo en 1993.

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo el la 17-a j.c., baroka kalvinana preĝejo el 1730, greka-katolika preĝejo kaj kastelo de Dégendeld kune kun parko.