Hodász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hodász (hodAs) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Mátészalka. La nomo signifas kastoristo. Dum la mezepoko la kastoristoj apartenis al la reĝa korto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, sed ĉefvojo kaj fervojo Mátészalka-Debrecen preteriras, Nyírbátor kaj Mátészalka estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1219 en formo Hetény (hetenj), tiutempe la vilaĝo havis ankaŭ alian nomon. Tragedio okazis en 1944: la judoj estis deportitaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas preĝejoj gotika kalvinana el la 16-a jarcento, romkatolika el 1973, grekokatolikaj cigana el 1995 kaj necigana el 1997. En la grandvilaĝo nobeldomo de Komoróczi estas la plej impona domo.

Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos