Hódmezővásárhely

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
WĘG Hódmezővásárhely COA.jpg

Hódmezővásárhely (hOdmezOvAŝArhej) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, havanta departementrajton, en subregiono Hódmezővásárhely, kies centro estas. La nomo signifas kastoro-kampo-bazarejo.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

Kalvinana preĝejo de Hódmezővásárhely
Urbodomo de Hódmezővásárhely
Hotelo "Nigra Aglo"

[redakti] Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. Ĝi estas la dua plej granda - laŭ loĝantaro- urbo de la departemento kaj la dua plej granda urbo de Hungario laŭ areo.

[redakti] Historio

La urbo estiĝis en la 15-a jarcento per kunfandiĝo de la vilaĝoj Hód, Vásárhely, Ábrány kaj Tarján. Oni nomis la urbon tiutempe Hódvásárhely. Ĝi ricevis en 1456 rango de kampurbo fare de HUNYADI János, kiu estis siatempe guberniestro kaj samtempe grandbienulo de la ĉirkaŭaĵo.

En 1552, la urbon okupis la turkoj kaj restis tie ĝis 1693.

Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la urbo venis en posedaĵon de familio Károlyi [kAroji]. En 1890 ĝi estis jam la 4-a plej loĝata urbo de Hungario, sed la senlaboreco pli kaj pli akriĝis kaj okazis en 1894 kamparana ribelo sub gvido de Szántó Kovács János.

Inter 1950-1961 ĝi estis departementejo de Csongrád.

[redakti] Esperanto

Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco kaj la 1-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Nuntempe estas delegito de UEA tie.

[redakti] Esperantistoj

[redakti] Vidindaĵoj

  • Urbodomo (en romantika stilo, planita far YBL Miklós)
  • hotelo Fekete Sas (Nigra Aglo)
  • Károlyi-domo
  • Sinagogo (maŭra stilo)
  • Agrara muzeo
  • Bakay-puto (unua arteza puto de la Granda Hungara Ebenaĵo)
  • Muzeo János Tornyai,
  • memordomo de László Németh,
  • Artmetia komunejo,
  • Reformata nova preĝejo (en baroka stilo)
  • pregyeja ruino de Csomorkány (13-a - 14. jc.)
  • Mártély (vilaĝo kaj ripozejo)
    • Blazona memorparko
    • Medioprotektejo Mártély
    • Lerneja muzeo

[redakti] Famuloj

[redakti] Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos

[redakti] Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando

Drávavásárhely Hódmezővásárhely Gyerővásárhely Kézdivásárhely Kisvásárhely
Marosvásárhely Somlóvásárhely Torontálvásárhely Vásárhely

[redakti] rete

Ekstera ligilo  http://hodmezovasarhely.lap.hu
Ekstera ligilo  http://www.bacskiskun.hu/borgaszt/magyar/csongrad/hodmezovasarhelyi/latnivalok.htm


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj