Rezső Bognár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezső Bognár [reĵO bognAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Rezső estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1948, ordinara en 1953) de Hungara Scienca Akademio.

Rezső Bognár [1] naskiĝis la 7-an de marto 1913 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 4-an de februaro 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Bognár frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto. Post la diplomo li eklaboris samloke en la universitato ĉe Géza Zemplén. En 1950 li translokiĝis al Debrecen, kie li gvidis universitatan kemian instituton kaj li ankaŭ instruis. Li dufoje estis vicrektoro. En 1971 li estis elektita parlamenta deputito. Li okupiĝis precipe pri organika kemio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1962, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szerves kémia (Organika kemio), (1941, 1949)
  • Szerves kémiai praktikum (1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.