Géza Zemplén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Géza Zemplén, laŭ la hungara skribmaniero Zemplén Géza estis hungara kemiisto,profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Győző Zemplén.

Géza Zemplén naskiĝis la 26-an de oktobro 1883 en Hungario, en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio). Li mortis la 24-an de julio 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Zemplén frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li doktoriĝis en 1904. En la sekva jaro li ekedukis en ĉeflernejo de Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), sed dume li ankaŭ plulernis en Berlino. En 1907, poste en 1920 kaj 1933 li edziĝis. En 1940 li prelegis pri kemio en Berlino, en 1947 li estis gastoprofesoro en Vaŝingtono. Li ricevis premion Kossuth en 1948, en 1928 kaj 1932 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vizes oldatok felületi feszültségéről 1907
  • Verhalten der Cellobiose u. ihres Osons gegen einige Enzyme 1909
  • Beiträge zur chemischen Zusammensetzung der Korksubstanz 1913
  • Szerves kémia (Organika kemio) 1952

Fontoj[redakti | redakti fonton]