Eger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por informoj pri la rivero Eger, vidu: Ohře, sed ankaŭ tie la rojo nomiĝas Eger, kiel la urbo.
Larĝa panoramo de Eger
Ruinaĵoj de katedralo en la fortikaĵo
Minareto - simbolo de Eger

Eger, germane Erlau, latine Agria, estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, kies departementejo estas kune kun departementorajto, en subregiono de Eger, kies centro estas. Eger estas ankaŭ sidloko romkatolika ĉefdiocezo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas nordoriente en Hungario, sur la suda flanko de la montaro Bükk, laŭ la fervojo Füzesabony-Ózd. Eger estas unu el la malnovaj histoririĉaj urboj de Hungario. La urbo disvastiĝas inter montetoj, sia alto super la marnivelo estas 180 metroj. La urbo situas 130 km-ojn for de Budapeŝto.

Eger estas konata pri la grandaj vinkulturejoj en la ĉirkaŭaĵo kaj pri la ruĝa vino Egera Taŭrsango (hungare Egri bikavér) kaj aliaj vinspecoj. En la urbo ekzistas multaj vindrinkejoj kaj tradiciaj parte subteraj vinkeloj. La urbopejzaĝon karakterizas la barokaj konstruaĵoj kaj la minareto el la tempo de la Osmanida rego kaj la mezepoka fortikaĵo.

La urbo estis nomumita jam ekde la 11-a jarcento episkopejo. Ĝi estis en 1241 fare de la mongoloj tute detruita kaj la loĝantaro masakrita. En la 16-a jarcento, kiam la Osmanida imperio inundis kaj okupis parton de Hungario, la urbo estis multfoje atakita. En la jaro 1552 povis la urbo-fortikaĵo defendi sin kontraŭ la grandega osmana atako. Tio estis la unua granda malvenko por la turkoj kaj Eŭropo povis malpeziĝinte ekspiri. En 1596 estis Eger tamen okupita kaj restis tra 100 jarojn posedo de la osmanidoj. Tiutempe oni konstruis la moskeojn kaj banejojn - la ankoraŭ nun straranta minareto estas la plej norda reprezentanto de la osmanida konstruo. Nur en 1687 estis Eger fare de la Habsburgoj kaj la hungaroj reokupita. La ora epoko de la urbo estis de mezo de la 18-a jarcento.

La strukturon de la urbo determinas ĉefe la valo de la rivereto Eger, tiel la kolonio etendiĝas dekdu km longe kaj tri km vaste en orienta-okcidenta direkto. La historio de la urbo komenciĝas antaŭ la tempoj de reĝo Sankta Stefano, kiu fondigis la unuan el la kvin hungarajn episkopujojn en Eger. La urbo mem estis scenejo de diversaj gravaj eventoj en sia historio, sed la nomo de la urbo tamen estas fama por ĉiuj popoloj okaze de la heroa luktado gardante la fortikaĵon kontraŭ la turkaj armeoj en la mezepoko. En 1552 du grandegaj turkaj armeoj unuiĝis antaŭ la muroj de la fortikaĵo de Eger. La gardantoj batalis heroe ĝis jaroj, fine la fortikaĵo forfalis en 1596 - kiam ĉefe fremdaj solduloj gardis la fuortejon.

La hodiaŭa aspekto de Eger elformiĝis ĉefe en la 18-a jarcento. La malnova kvartalo montras pramezaĝan aspekton, ĝi estas preskaŭ unika en Hungario. Eger estas la urbo de preĝejoj, ties nombro estas pli ol dekdu. Plua fameco de la urbo estas la tradicia vinproduktado. La plej aŭtoritata kaj konata produkto de tiu ĉi vinlando estas la profundruĝkolora, facile alungusta Egri Bikavér [Taŭrsango de Eger].

Ankaŭ tre gastlogadaj rimedoj estas la termalbanejoj en Eger kaj en la ĉirkaŭaĵo.

Fame konataj lokoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Placo Dobó en Eger

Placo Dobó[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la centro de la urbo, situante antaŭ la muroj de la fortikaĵo. La nomo de la placo devenas el la heroa kapitano de la fortikaĵo, István Dobó. En la placo troveblas la preĝejo Minorita, kio estas la plej bela kaj riĉenhavanta preĝejo en Centra Eŭropo. Ĉirkaŭ la placo estas vendejoj, trinkejoj, en la placo finiĝas kelkaj mallongaj stratetoj de la nova kvartalo.

Minareto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas altega preĝejo por turka preĝestro, el la pinto de tiu ĉi konstruaĵo la preĝestro vokis je komuna preĝo la verkredantulojn, kiam estis bezonata. La konstruaĵon oni povas alproksimiĝi facile kaj rapide el la placo Dobó. La minareto estas la plej norda turka historia memoraĵo en Eŭropo.

Strato Széchenyi[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi strato estas la ĉefstrato de la urbo. En ĝia malgranda parto ne estas veturila trafiko, oni povas promenadi sur la tuta strato. Apud la promenadejo multe da biertrinkejoj, restoracioj, sukeraĵejoj kaj aliaj vendejoj atendas kaj logas la gastojn.

Baziliko[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejego estas la dua plej granda katedralo de Hungario. Ĝi konstruiĝis je la iniciato de János Pyrker, episkopo de Eger. La konstruado daŭris dum mallonga tempo, nur kvin jarojn [1831-1836]. Vidu:Baziliko-ĉefkatedralo de Eger!

La proksima preĝejo estas pilgrimloko.

Liceo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la katedralo oni trovas la Liceon. Ĝi estis konstruigata pere de grafo Károly Eszterházy fine de la 18-a jarcento por estigi universitaton. Sur la unua etaĝo estas vizitebla la landfama episkoplanda libraro, kiu havas multajn malnovegajn kodeksojn, manuskriptojn kaj la unike malkovrite originalan Mozart-leteron. En la turo de la konstruaĵo funkcias Astronomia Muzeo.

Fortikaĵo de Eger[redakti | redakti fonton]

La fama, historia fortikaĵo, kiu longe rezistis la sieĝon de la pli multnombraj turkaj armeoj. La vizitantoj povas atingi la fortikaĵon el kie ajn el la historia urbocentro. Vidu pli detale: Fortikaĵo de Eger.

Memordomo de Géza Gárdonyi[redakti | redakti fonton]

Proksimume kvindek metrojn de la norda pordo de la fortikaĵo situas la memoraĵdomo de grandioza kaj fama hungara verkisto, Géza Gárdonyi. Li estas la verkisto ankaŭ de la romano "Steloj de Eger" [Egri csillagok]. Tiu ĉi verko temas pri la turka sieĝo kontraŭ la fortikaĵo.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Belliteraturo[redakti | redakti fonton]

Pri la heroa defendo de la urbo en 1552, skribis belegan, tre ŝatatan romanon Gárdonyi Géza kun titolo: Steloj de Eger (hungare Egri csillagok). Tiu aperis en Esperanto kiel bildstrio (Verkis Tibor Cs. Horváth. El la hungara trad. Vilmos Benczik. Desegnoj de Pál Korcsmáros. - Budapest : Hungara E-Asocio, 1979. - 51 p. ; bildrakonto. - ISBN 9635710542 ).

Esperanto en Eger[redakti | redakti fonton]

En Eger prof. Viktória Balogh multe laboris por Esperanto. Nuntempe estas delegito de UEA tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]