Jenő Grőber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Grőber
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1870 (1870-01-19)
en Eger
Morto 3-an de novembro 1941 (1941-11-03) (71-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo vinfaristo • vinkultivisto
vdr

Jenő Grőber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grőber Jenő estis hungara vitisto, vinfaristo.

Jenő Grőber[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Eger, li mortis la 3-an de novembro 1941 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Grőber post la maturiĝo laboris en la familia vitejo. Li mendis vitojn kun speco "medoc noir" el Francio kaj ne nur hejme, sed ankaŭ tutlande li disetendigis ilin. Li faris novajn teknikojn ne nur en la vitkulturo, sed ankaŭ en la vinfarado. Li estis la unua hungaro, kiu irigaciis la vitojn, li kreis permanan maŝinon por rastri. Li miksis la francan kaj hungaran mostospecojn, kio rezultis novan vinon "Egri Bikavér", kiu estis deklarita hungaraĵo en 2017. Li kontribuis en vitaj kaj vinaj gazetoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]