Tét
El Vikipedio
Tét estas urbo kaj subregiona centro en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en subregiono de Tét.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Situo [redakti]
La urbo situas en Malgranda Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Pápa.
Historio [redakti]
En la komunumo loĝis jam dum la neolitiko. En la mezepoko peĉenegoj vivis tie. Dum la kontraŭturkaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. La iama opidumo dum la franca atako en 1809 anstataŭ la okupita Győr estis Tét departementa centro. Tie naskiĝis Karolo Kisfaludy kaj pasigis tempon ankaŭ Aleksandro Kisfaludy. En 1908 la vilaĝo ricevis rangon grandvilaĝo, en 2001 urbo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika malfrubaroka preĝejo de 1818
- luterana sentura preĝejo de 1778
- luterana sonorilostablo
- apudaĵo Tét-Szentkút estas pilgrimloko, kie estas baroka romkatolika preĝejo de 1726
- tombeja kapelo
Famuloj [redakti]
En Tét naskiĝis ankaŭ Ignác Kont, literaturhistoriisto