Szigetvár
Szigetvár (sigetvAr), estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár, kies centro estas. La nomo signifas insulofortikaĵo. La fortikaĵo fakte konstruiĝis sur insulo, tamen la nomo devenas de iama posedanto Sziget.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 40 km²
- Loĝantaro: 11390
- Poŝtkodo: 7900
- Telefonprefikso: 73
Geografio [redakti]
Szigetvár situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Barcs.
Historio [redakti]
Pli frue vivis tie keltoj, romianoj kaj avaroj. Tie fluis rojo, apude bienulo Sziget konstruis fortikaĵeton, poste oni faris marĉon kaj rojobranĉojn ĉirkaŭ la fortikaĵo. La komunumo iĝis kampurbo en la 15-a jarcento En 1556 la turkoj malsukcese sieĝis la fortikaĵon, sed ili sukcese okupis ĝin post 10 jaroj. La turkoj pligrandigis la fortikaĵon kaj tenis ĝin ĝis 1689. Pli frue en 1686 incendio okazis. Inter 1918-1921 la serboj okupadis la urbeton. En 1966 la setlejo ricevis la rangon urbo.
En la urbo estas grava la ŝuofabriko kaj konservaĵofabriko.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Sankta Roĥo (Szigetvár)
- Fortikaĵo de Szigetvár
- unusola turka loĝdomo en Hungario
- kastelo de Polák
- kuracbanejo
- rande de la urbo romkatolika pilgrimloko troviĝas, pli frue la turkoj pilgrimadis tien
Ambaŭ Miklós Zrínyi [redakti]
Familio Zrinyi estis kroata-hungara historia familio, dinastio. En 1566 Miklós Zrínyi (heroo) defendis la fortikaĵon, sed el ekstero li ne ricevis helpon, krome estis nekutima varmo, sekve la marĉo sekiĝis. Fine de la sieĝo Zrinyi kune kun la restintaj hungaroj abrupte atakis la turkojn. Ili heroe mortis, dume la maljuna sultano Sulejmano la 1-a mortis. Tiun agon kantis nepo de Zrínyi, havanta la saman nomon Miklós Zrínyi. Oni faris parkon en loko de morto de la sultano.
Famuloj [redakti]
- en la urbo naskiĝis aktoro Gellért Raksányi
Ĝemelurboj [redakti]
Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio
- hungare