Preĝejo Sankta Antonio (Szigetvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Antonio de Padovo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigetvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Suda Transdanubio
diocezo Pécs
dekanujo Szigetvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17311736
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 7900 Szigetvár Zrínyi tér 9.
vdr

La franciskana preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas sakrala historia monumento en urbo Szigetvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj franciskanoj alvenis kaj ili konstruis kirkon kune kun la apuda monaĥejo en la 1730-aj jaroj en loko de turka moskeo. La orgeno origine estis kreita en 1897 en Szentegát, poste trakonstruita en 1901, fine portita al Szigetvár en 1976. La franciskanoj estis forigitaj en 1950, poste la diocezo transprenis la taskojn. La kirko estis renovigita en 2018.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro inter profana teretaĝa domo kaj la monaĥejo. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas inter la navo kaj la monaĥejo. La enirejo situas en mezo de la nava fasado. Apude estas videblaj po unu malgrandaj fenestroj, pli supre estas jam pli grandaj fenestroj, la plej supre sola malgranda rondfenestro. La turpinto estas piramida. La turo havas 2 sonorilojn, kiuj venis el Turbék. Interne la triobla baroka ĉefaltaro (1736) estas altvalora, same la mebloj de la sakristio, kiuj estis kreitaj ĉirkaŭ 1770. Sub la preĝejo jam neuzitaj kriptoj estas.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La origine duetaĝa monaĥejo estis konstruita en 1740. La dua etaĝo estis malkonstruita en 1830. La konstruaĵo ĉirkaŭas ĝardenon, kie iam la franciskanoj kultivis legomojn. Nuntempe la domo estas muziklernejo kaj en la ĝardeno oni aranĝas koncertojn.

Kermeso okazas en la 13-an de junio.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]