Szigetmonostor

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Szigetmonostor [sigetmonoŝtor] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre. La nomo signifas insulo-abatejo.

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Situo[redakti]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, en meza parto de Szentendre-insulo, en dekstra riverbranĉo de Danubo. Kontraŭe estas Szentendre, pramo interligas la du komunumojn.

Historio[redakti]

Pli frue la romianoj faris tie ponton. En 1217 abatejo ekfunkciis. Dum la historio la insulo donis defendadon kontraŭ armeoj. La loĝantaro tributis kaj al turkoj, kaj al aŭstroj-hungaroj.

Apartenas al la vilaĝo setlejo Horány (horAnj) en la insulo, kiu estas ŝatata feriejo, havanta pramon al Dunakeszi. Tiu loko estas la plej suda loĝloko de la insulo.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando[redakti]

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget