Szigetbecse
Szigetbecse (sigetbeĉe), germane: Wetsch (vetŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve. Sziget estas hungare insulo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1300
- Poŝtkodo: 2321
- Telefonprefikso: 24
Situo[redakti | redakti fonton]
Szigetbecse situas sur ebenaĵo, en suda parto de insulo Csepel (ĉepel). Ĝi ne havas fervojon, ĉefvojon kaj pramon, nur trairan flankovojon.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la turka erao germanoj alvenis. La vilaĝo estas ankaŭ feriejo. Tie pasigis sian junaĝon André Kertész fotoartisto. Pri li memorĉambro troviĝas en la komunumo.