Szigetszentmiklós
Szigetszentmilós (sigetsentmiklOŝ) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Ráckeve. La nomo signifas insulo-Sankta Miĥaelo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 46 km²
- Loĝantaro: 26600
- Poŝtkodo: 2310
- Telefonprefikso: 24
Situo [redakti]
Szigetszentmilós situas sur ebenaĵo, sur insulo Csepel (ĉepel) laŭ interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve, laŭ maldekstra bordo de Danubo, kontraŭe estas Taksony. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭ Budapeŝto) preteriras. Al urboparto Lakihegy ĉefurba aŭtobuso trafikas. Ĝi estas la plej granda memstara urbo en la insulo.
Historio [redakti]
Pli frue loĝis tie keltoj kaj romianoj. Post la turka erao liberiganto Eŭgeno Savoyai ricevis la tutan insulon. Alvenis popoloj, nepre menciinda la bulgara setliĝo, ili kultivis alimaniere la teron profitantaj la akvon. La komunumo iĝis urbo en 1986, kie funkcias bulgara, cigana kaj germana aŭtonomioj.
Apude troviĝas antenoj de Hungara Radio. El ili elstaras svelta romboida turo 314 m-ojn alta. Tiutempe ĝi estis la plej longa turo. La urbo estas ŝatata feriejo, paradizo de fiŝkaptistoj.
Famuloj [redakti]
- tie naskiĝis komponisto Jenő Ádám