Baptista preĝdomo (Szigetszentmiklós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptista preĝdomo de
Szigetszentmiklós
Baptista preĝdomo en Szigetszentmiklós
Baptista preĝdomo en Szigetszentmiklós
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigetszentmiklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado 1996
Specifo
Enhaveco 250 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szigetszentmiklós, Kinizsi utca 43 (49)?
vdr

La baptista preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en Szigetszentmiklós (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La baptistoj vivis en Hungarlando ekde la 1870-aj jaroj. En Szigetszentmiklós iam estis konstruita preĝdomo, sed la nun videbla impona preĝdomo estis preta en 1996.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa kaj parte unuetaĝa konstruaĵo situas sola en korto. La moderna domo ne havas ian simplan geometrian formon. La eksteraj kaj parte la internaj muroj estas kovritaj per ruĝaj brikoj. La formo ne impresas preĝejon, eĉ kruco ne estas videbla. Meze la enireja parto iomete reliefas, en ambaŭ flankoj estas aloj en literformo v, kiuj gvidas la alvenintojn al la enirejo. Interne la ĉefa loko estas la halo por la diservoj, krome pluraj aliaj ĉambroj ekzistas. Malsupre lokhistoria muzeeto estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.