Kissziget
El Vikipedio
Kissziget [kiŝsiget] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. La loknomo signifas: malgranda insulo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8954
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°37′27″N 16°40′01″E
Situo [redakti]
Kissziget situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. La fervoja linio disigas la komunumon de Ortaháza. Nova troviĝas 9, Lenti 12, Letenye 26 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri vilaĝo devenis el 1426 en formo "Zyegyth". Tiutempe la vilaĝo troviĝis inter marĉoj en insulo. En 1663 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1890 la fervoja linio ekfunkciis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Vilaĝservoj - escepte la municipan administracion - mankas en Kissziget.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj
- sonorilostablo el la 19-a jarcento
- fiŝkaptista lago kun fiŝobredado