Lenti
Lenti estas kuracbanloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti, kies centro estas.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 74 km²
- Loĝantaro: 8540
- Poŝtkodo: 8960
- Telefonprefikso: 92
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics, laŭ ĉefvojo Keszthely-Slovenio, en bordo de rojo Kerka. Budapeŝto estas 238 km-ojn for.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata de la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1172. En la mezepoko grava fortikaĵo konstruiĝis kaj en 1381 la loko iĝis kampurbo. La turkoj neniam povis okupi la fortikaĵon. En 1925 Lenti iĝis distriktejo kaj en 1978 urbo. En 1970 najbaraj komunumoj Bárszentmihályfa, Lentiszombathely, Lentikápolna, Máhomfa kaj Mumor aliĝis al Lenti. Urbaj servoj estas lernejo, infanĝardeno, bestokuracejo, 2 apotekoj.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas katolika preĝejo, fortikaĵo kaj termala banejo. Apud la urbo fiŝkaptistaj lagoj troviĝas.
Famuloj [redakti]
- en Lenti naskiĝis komponisto József Sári
Komunumoj pri kápolna (= kapelo) en Hungara reĝlando [redakti]
| Csicsókápolna | Erzsébetkápolna | Kápolna | Kápolnás | Kápolnásfalu | Kápolnásnyék |
| Kemeneskápolna | Kerkáskápolna | Lentikápolna | Sajókápolna | Sorkikápolna | Tornakápolna |
Iama vilaĝo Lentikápolna estas nun urboparto de Lenti.