Infanĝardeno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Infanĝardeno en Afganio.
Infanĝardeno en Stutgarto-Luginsland
Infanĝardeno en strato Zámostní en Silezia Ostrava

Infanĝardenoinfanvartejo estas speciala edukejo, al kiu la laborantaj gepatroj povas konfidi siajn infanojn de antaŭlerneja aĝo dum la laborhoroj. Infanĝardenist(in)o zorgas pri la infanoj kaj edukas ilin per pedagogiaj ludoj.

Infanĝardeno estas nomata ankaŭ lernludejo, antaŭlernejo, en la naciaj lingvo ofte patrina lernejo, ĉar ĝi anstataŭas patrinon dum ŝiaj laborhoroj.

Infanvartejo koncernas kutime bebojn ĝis 3-jarajn, kiuj estas nur flegataj, dum la infanĝardenon frekventas infanoj pli ol 3-jaraj, kiuj jam estas iomete instruataj per kolektivaj ludoj, kantoj, versoj.

La unuan infanĝardenon - tiam kun la nomo "anĝelĝardeno" - fondis Teréz Brunszvik 1828 en Hungario. La unuan infanĝardenon kun tiu nomo fondis Friedrich Wilhelm August Fröbel 1837 en la turinga Bad Blankenburg, Germanio. Li elektis la nomon ĉar laŭ lia intenco la infano kresku kiel planto.

La bebovartejo servas por infanoj ĝis aĝo de 3.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://nces.ed.gov/pubs2000/2000070.pdf.
Ekstera ligilo  http://www.fact-sheets.com/education/prepare_for_kindergarten
Ekstera ligilo  http://www.ericdigests.org/2002-1/kindergarten.html
Ekstera ligilo  http://www.ericdigests.org/pre-928/shifting.htm
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj